FazBrowse Wikipedia Viewer | Main Page |
Search Wikipedia:
|
Viewing: https://eo.wikipedia.org/wiki/Java_lingvo

Java lingvo - Vikipedio

Contents
Uzado
Trajtoj
En Esperanto
Referencoj

Ĉi tiu artikolo temas pri (homa) lingvo. Por programlingvo rigardu la paĝon Java (programlingvo). Por muzikgrupo legu la artikolon Java (muzikgrupo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo).

Uzado

redaktiredakti fonton

Proksimume 80 milionoj da homoj parolas ĝin; tamen, ili uzas plejparte la indonezian (bahasa indonesia) kiel skriba lingvo. Tiu situacio kun du lingvoj ebligas cetere foresto de lingvaj kvereloj kiel ili ekzistas en landoj kie pluraj lingvoj samtempe estas uzataj.

Ĝi estas parolata - kiel la nomo tion indikas - sur la insulo Javo, en la orienta kaj en la meza parto. Ankaŭ ekzistas javlingva komunumo en Surinamo (pli frue Holanda Gujano (?)) kaj multnombraj javparolantoj, kies geavoj se ne ili mem elmigris el Javo por vivi en Orienta Timoro, en Malajzio, en Singapuro, en Tajvano, en Aŭstralio, en Nov-Kaledonio, en Nederlando.

Trajtoj

redaktiredakti fonton

(subgrupoj de la krama por humile paroli pri si mem aŭ por alparoli individuon de malpli alta rango).

En Esperanto

redaktiredakti fonton

Arya Bhaskara Ferduzi en dupaĝa artikolo priskribas apartajn trajtojn de la java lingvo, nome, ke ĝi estas la plej parolata en Indonezio, dum la skriba kaj oficiala lingvo estas la indonezia. Kiel malfacilaj trajtoj ŝi komentas la neceson uzi tre diferencajn formojn se temas pri formala kaj neformala situacioj, tio estas, oni dependas de la aĝoj de la parolanto kaj de la parolato, simile al tio kio okazas en la japana lingvo, sed kun tre granda diferenco, kun tute apartaj vortoj. Ankaŭ la nombrosistemo estas komplika kaj tre diferenca depende de la formaleco.

Lingvoj parolataj en Javo: la java lingvo montrata blanke

Referencoj

redaktiredakti fonton

View original on Wikipedia | Back | FazBrowse Home