| FazBrowse Wikipedia Viewer | Main Page | | |
| Viewing: https://eo.wikipedia.org/wiki/Programaro |
| Contents |
|---|
| Evolua karaktero de la programaro |
| Referencoj |
| Vidu ankaŭ |
| Eksteraj ligiloj |
| Ĉi tiu artikolo temas pri kolekta kaj vasta termino. Por unuopa kolekto da komandoj rigardu la paĝon Komputila programo. |
| Programaro | ||
|---|---|---|
| kategorio de produktoj type of tool | ||
Programaro (aŭ softvaro) estas aro de logikaj (ne fizikaj) iloj de komputilaj sistemoj, kiuj regas fizikan aparataron por realigado de konkreta laboro. Programaro povas esti, ekzemple, programoj por skribi dosierojn, registri aŭ aŭskulti sondosierojn, esplori interreton, operaciumoj (Unikso, Linukso, Vindozo) ktp...
Eble la difino plej ĝusta de programaro estas de Instituto de inĝenieroj elektronikaj kaj elektroteknikaj en sia normo 729: "La sumo de la programoj de komputado, procedoj, reguloj, dokumentoj kaj asociataj datumoj, kiuj estas parto de komputada sistemo". Laŭ ĉi tiu difino, la programaro konsistas ne nur el programoj sed ankaŭ el ĉiuj datumoj konserveblaj per komputika memoro aŭ datumportilo.
Neologismo "softvaro"redaktiredakti fontonKelkaj esperantistoj uzas la vorton softvaro en Esperanto ĉar la angla vorto software estas uzata kiel neologismo en multaj lingvoj tutmonde.
Laŭ ili tiu vorto estas unuradika (softvar + o ), do ili opinias ke nova radiko aldoniĝis al Esperanto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento. Aliaj interpretas ĝin kiel kunmetaĵon de la radikoj soft kaj var, sed tio ne estas tre logika, ĉar en Esperanto softa signifas milde mallaŭta, do neniel rilatas al komputikaĵo.
La malvorto de softvaro estas la neologismo hardvaro, nome aparataro. Kiel malvorto de hardvaro, softvaro estas uzata por pli vasta signifo: ekz. datumoj ludataj per aparataro kiel datumoj en registradaj medioj aŭ elektra signo.
La plej ofta esprimo en Esperanto por tiu koncepto estas la kunmetaĵo programaro, kiu bone kaptas la intencitan signifon sen neceso de nova radiko.
La programaro estas la produkto generita de la procezo de disvolvigo, laŭ la inĝenierado de programaro. Tiu produkto estas esence alte evolua kaj evoluema dum sia vivociklo: ĝenerale, ĝi evoluas generante versiojn pli kaj pli kompletajn, kompleksajn, plibonigitajn laŭ iu konsidero, plo taŭgajn al novaj platformoj (ĉu de aparataro ĉu de operaciaj sistemoj), ktp.
Kiam sistemo ĉesos evolui, ĝi fine atingos sian vivociklon, malnoviĝos kaj neeviteble, baldaŭ aŭ malfrue, estos anstataŭigita per nova produkto.
Programaro evoluas simple ĉar ĝi devas adaptiĝi al ŝanĝoj en la medio, ĉu funkciaj (uzantpostuloj), funkciantaj, platformaj aŭ de aparatara arkitekturo.
La dinamiko de evoluo de la programaro estas la studo de la ŝanĝoj de la sistemo. La plej grava kontribuo en tiu areo estis realigita de Meir M. Lehman kaj Belady, ekde la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Ilia laboro pluis en la 1990-aj jaroj, kiam Lehman kaj aliaj esploristoj elstaris en la renutrado de la procezoj de evoluo . Ekde tiuj studoj oni proponis aron de reguloj (konataj kiel Leĝoj de Lehman) rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la sistemoj. Tiuj leĝoj (reale temas pri hipotezoj) estas nevarieblaj kaj amplekse aplikebloj.
Lehman kaj Belady analizis la kreskon kaj evoluon de pluraj grandaj programaraj sistemoj; finfine derivante, laŭ ĝiaj mezuradoj, al la jenaj ok leĝoj:
|