x=1
x="Hello World!"
y=x+2
// “y” valoras "Hello World!2".
Vi povas vidi, ke, malsimile al Ĝavo, oni ne devas uzi punktokomojn inter komandoj, se la komandoj ne apartenas al la sama linio.
Krome, oni ne bezonas uzi punktokomon post komando, se la komando estas lasta.
Tiel en Ĝavoskripto oni deklaras funkciojn:
g={};
g.nomo=1
Sama senco:
ameriko={"suda parto":"Kubo","norda parto":"Usono"};
alert(ameriko["suda parto"]);
Krome, la dua vojo permesas uzi nombrojn por nomi anojn (speciala speco de objektoj, "Array" = tabelo):
virino=function(){
this.vesto="robo";
};
onklino=newvirino();
Atingi ĉi tiun objekton oni povas per la speciala vorto new (por ne konfuzi al rezulto de la funkcio, oni ĝin ne atingas per rekta voko "onklino=virino()", ĉar ĉi tiel oni povas atingi tion, kio lokiĝas post la vorto return, anstataŭ tion, kion signifis la nomo this interne de la funkcio).
Do ĉiu funkcio estas kiel klaso en Ĝavo, aperas parenceco inter objektoj.
Oni povas ekscii, ĉu objekto apartenas klason per la funkcio instanceof. Ekzemple: onklino instanceof virino estas true.
Reale, ĉiu simpla tipo en Ĝavoskripto estas klaso. Ekzistas klaso:
- String = karaktraro
- Number = nombro
- Boolean = bulea
- Array = tabelo
- Function = funkcio
- Object = objekto
Ekzemple, ĉiu objekto havas la anon toString(), kaj la primitivaj tipoj ne estas escepto (malkiel Ĝave):