Ĉeftitolo

Alineo kun teksto. Jen grava teksto.
Jen tre grava teksto.
Jen hiperligo al la paĝo
"aliapagho.html". Jen bildo:

Jen alia alineo.

jen la unua elemento de listo

jen la dua elemento

jen la tria

Principe HTML estas nur por indiki strukturon de dokumento, ne por indiki formatadon (aspekton), kvankam estas kelkaj esceptoj al tiu principo. Por indiki, kiamaniere HTML-dokumento estu prezentata (kolorojn, tiparojn, tekstograndecon k.s.), oni uzu stilfolian lingvon. Kunlabore kun HTML oni plej ofte uzas la lingvon CSS por proponi prezentostilon.
HTML ne estas nur por dokumentoj legataj perokule (surekrane aŭ surpapere). HTML-dokumenton oni povas legi ankaŭ per voĉlegilo aŭ per brajla legilo. HTML-paĝojn ofte legas ankaŭ indeksaj robotoj en la Interreto.
Post versio 4.01 oni decidis refari HTML-on laŭ la reguloj de la nova ĝenerala marklingvo XML (anstataŭ SGML), kaj oni lanĉis en 2000 tiun novan varianton sub la nomo XHTML 1.0. Ne aperos plu SGML-aj versioj de HTML.
Ekde oktobro de 2014 HTML5 estas jam rekomendo (angle Recommendation), kvankam multaj trajtoj jam antaŭe funkciis en modernaj foliumiloj.